
La Asocio
La Asociación Buenos Aires de Esperanto (en esperanto: Bonaera Esperanto-Asocio) estas ne-profita asocio fondita en 1916, kies ĉefa celo estas instrui kaj disvastigi la internacian lingvon Esperanto en la urbo Buenos-Ajreso.
BEA estas la plej maljuna esperantista asocio en la lando, membro de la Argenta Esperanto-Ligo (AEL) kaj de la Universala Esperanto-Asocio (UEA).
Niaj celoj
1) Disvastigi, instrui kaj propagandi la Esperanto-lingvon;
2) Koncerti ĉe konferencoj kaj kursoj en Esperanto;
3) Antaŭenigi la konservadon de la biblioteko kaj ĝiaj aneksaĵoj;
4) Ĉeesti pere de delegacioj al kongresoj aŭ asembleoj, en kiuj oni diskutas problemojn rilatajn al la internacia lingvo;
5) Redakti librojn kaj broŝurojn kaj ĉiajn eldonaĵojn en kaj pri Esperanto;
6) Patroni la kreadon de Esperanto-centroj aŭ sekcioj de la Asocio en la Ĉefurbo kaj Granda Bonaero.