


Iom da historio
Esperanto estas lingvo dizajnita de L. L. Zamenhof en la 1880-a jaro kun nobla celo: kreskigi pacon kaj komprenon inter la kulturoj kaj nacioj de la mondo.
En 1887, Zamenhof publikigis sian unuan libron pri Esperanto, titolita "Unua Libro", sub la pseŭdonomo "Doktoro Esperanto". "Esperanto" signifas "tiu, kiu havas esperon". Ĉi tiu libro starigis la fundamentojn por la lingvo, kiu iĝus ilo por internacia komunikado.
Dum la disvastigo de la Lingvo Internacia, okazis la Unua Universala Kongreso de Esperanto en 1905, permesante parolantojn de diversaj landoj renkontiĝi kaj starigi komunajn lingvajn normojn.
Esperanto daŭre etendiĝis kaj nuntempe ĝi havas milionojn de Esperantistoj disdonitaj tra la mondo, kaj estas rekognita de UN (Unuiĝintaj Nacioj) pro sia utilo per du rezolucioj de Unesko.
Kial lerni Esperanton? Vidu poste:
Facile lernebla
Esperanto estas artefarita lingvo, kreita kun simpla gramatiko kaj facile komprenebla vortprovizo, kiu kombinas elementojn de diversaj lingvoj. La rezulto estas neŭtrala lingvo, dizajnita esti atingebla por ĉiu homo en la mondo, sendepende de ties denaska lingvo. Ekzistas vasta gamo de retaj edukaj rimedoj, kiel kursoj, libroj kaj komunumoj en sociaj retoj. Lerni Esperanton estas pli rapida por hispanparolanto ol lerni aliajn lingvojn (meze: 5 foje pli rapida ol la franca aŭ la angla, 10 foje pli rapida ol la germana aŭ la rusa, kaj 20 foje pli rapida ol la parolata ĉina).
Bazita sur neŭtraleco
La neŭtraleco de Esperanto kuŝas en ĝia origino: ne estas la lingvo de specifa nacio aŭ etno, sed internacia projekto por kreskigi komprenon inter ĉiuj kulturoj. Kiel ĝi ne estas ligita al iu lando, Esperanto fariĝas ĉies lingvo, ilo kiu apartenas al la homaro entute. Esperanto ne celas anstataŭigi la uzon de iu ajn lingvo, ĝi aperis por ke ĉiuj povu kompreni unu la alian, sendepende de sia gepatra lingvo.
Farita por egaligi
Ĉiuj havas la saman fundamenton, sen privilegioj aŭ malavantaĝoj bazitaj sur la gepatra lingvo. Imagu renkontiĝon, kie homoj el diversaj landoj kunvenas por diskuti gravajn temojn. La elekto de Esperanto kiel komunikilo forigas la malĝustan avantaĝon donitaj al denaskaj parolantoj de partikulara lingvo. Anstataŭ favorigi unu nacion super alia, kondiĉoj estas ebenigitaj por ĉiuj.
Ideala por la internacia areo
Estante facile lernebla, neŭtrala kaj egala por ĉiuj en unupotenca ilo por diplomatio kaj tutmonda politiko. En mondo pli kaj pli tutmondigita, lerni kaj uzi Esperanton estas aantaŭenigas internacian komunikadon kaj kunlaboron. Aliflanke, en iuj profesioj kaj kampoj,kiel tradukado kaj interpretado, kono de Esperanto povas proponipliaj laborŝancoj.
Utila por lerni pliaj lingvoj
Esperanto uzeblas kiel "komenclingvo" por lerni aliajn lingvojn kiel la angla aŭ portugala. Ĝia simpla gramatiko kaj logika vortstrukturo preparas vin por alfronti pli kompleksajn lingvojn. Per kompreno de la lingvo vi rekonas lingvajn ŝablonojn kaj vortradikojn kiuj akcelas la lernadon de novaj lingvoj. Krome regante Esperanton unue, vi disvolvas fidon pri via kapablo lerni kaj komuniki en malsamaj lingvoj.
Bonega por renkonti aliajn homojn
Ekzistas aktiva kaj pasia komunumo de esperantistoj, kiuj renkontiĝas en multaj lokoj, donante al vi la ŝancon fari amikoj kaj lokaj rilatoj. Estas formalaj, neformalaj asocioj aŭ studgrupoj en diversaj partoj de la mondo. Aldone estas Naciaj kaj internaciaj renkontiĝoj kaj konferencoj en diversaj landoj planitaj ĉiujare.
Ekzistas ankaŭ la iniciato «Pasporta Servo», listo kun la adresoj de homoj el diversaj partoj de la mondo, kiuj pretas ricevi esperantajn gastojn.